Socioniko dum 45 minutoj

© Tatjana Menŝova, Moskvo, Rusio, 2000.
© Tradukis Dmitrio Lytov kaj Aleksandro Galkin, 2002.

* 45 minutoj kutima daŭro de leciono en la mezlernejoj de Rusio.

El la artikolo vi lernos rekoni la tipojn laǔ ilia konduto, kaj ekscios pri la rilatoj inter ili laǔ la ekzemplo de kutima rusa mezlerneja klaso.


Jen sonoras lerneja sonorilo, kaj mi havas nur 45 minutojn, por ke miaj lernantoj faru ankoraŭ unu paŝon antaŭen pri iliaj akademiaj scioj, aŭ eble plu ekkonu sin kaj ĉirkaŭulojn. Kia estos ĉi tiu paŝo, ĉu granda aŭ eta, kien antaŭen aŭ flanken, ĉu eĉ reen dependas de la cirkonstancoj, de mi kaj de Socioniko.

Ni fantaziu malmulte: jen ili estas antaŭ vi gajaj kaj seriozaj, ruzaj kaj simplanimaj, frue adoleskintaj kaj "ĉiamaj infanoj" ĉiuj ili nomiĝas klaso, ekzemple 8-B. Kutime kolegoj opinias pri ili egale: "bona klaso " aŭ "malbona klaso". Iufoje okazas diverseco: "tre bruaj, sed aktivaj" aŭ "ili estas trankvilaj, kvietaj, sed faras nenion" ktp. Iufoje opinioj de kolegoj diversas: "Tamen dum miaj lecionoj ili estas aliaj [kondutas sin alimaniere] ..." Tuj sekvas pedagogia disputo. Kial klasoj estas diversaj kaj kial diversas opinioj de pedagogoj pri ili?

Ni provu ekkompreni. Antaŭ vi estas la brua, memvola kaj nepacienca klaso 8-B kial ĝi estas tia? Nia esploro de la klaso evidentigas, ke la plej multnombraj tipoj estas malraciaj ekstravertuloj uloj de nepacienca karaktero, kaj grandaj amantoj de amuzaĵoj. Kiel ĉiuj ekstravertuloj, iliaj pensaj procesoj estas en gamboj, t.e. ili ne povas lerni sidante senmove dum ĉiuj 45 minutoj. Interese, ke la infanoj mem sufloras al la instruisto, kiel li devas trakti ilin: "Permesu, ke mi forviŝu la tabulon? Permesu, ke mi disdonu...? Permesu, ke mi...?" Eĉ cedu al la petanto li tutegale ne sukcesos trankvile sidi. Inter ili multaj ofte deflankiĝas for de la temo (sed ne for de la propraj pensoj!). "Vagado" kun tiuj infanoj "iomete flanke de la ĉefa temo" okupos ne tiel multe da tempo, sed ŝparos multajn fortojn, kiujn oni povas malŝpari por "unuformigi kaj unuliniigi" malobeemulojn.

Nun bonvolu imagi vin en la rolo de pedagogo. Imagu, ke vi estas racia introvertulo. Vin agacas vantado, tumultado de "amantoj ion forviŝi aŭ alporti", vin malkuraĝigas konstanta "deflankiĝado" de la "promenamantoj" ktp. Kiel vi tiam "nomos" ĉi tiun klason dum pedagogia kunsido? Korekte, korekte! Aldonu ankoraŭ iomete da malflataj kaj tute ĝustaj pikaĵoj? Tamen ĉu vi devas tiel stresiĝi? Ja vi ne ĉiam havas eblecon elekti. Jen komenciĝas la serĉo de la "ora mezo" "sataj lupoj" kaj "netuŝitaj ŝafoj".

Oni diras, ke korekte farita diagnozo estas la duono en kuraco de la malsano. La difinado de personaj ecoj de ĉiu lernanto, kvalita pritakso de la klaso ĝuste estas tia diagnozo. Tiam restos nemulte: ekposedi la teorion kaj apliki ĝin praktike.

Ankoraŭ iom da vortoj pri la teorio kaj la praktiko, pli precize metodoj de ekposedo de novaj scioj. Ekzemple, antaŭ vi estas granda majstro almeti siajn manojn al ĉio kaj ĉiuj. Viaj "saĝaj vortoj" kaj "interesaj bildoj" por li estas vana sono kaj nebezona falsbrilaĵo. "Per kio vi pensas, junulo?" certe, per manoj! Donu al li ion malmunti, aliokaze vi riskas, ke poste mankos... piedo al la tablo!

Kaj jen estas amanto rigardadi en la fenestron. Priatentu lin, kaj konvinku lin, ke nur vi povos resolvi por li la problemon de la mondkoncepto "bildigu" por li la mondon entute, kiel ĝi "vere" estas, kaj antaŭen, de sur la "ĉielo" suben al la tero! Li devas finfine ekkompreni, al kio vi "klinas".

Kaj tiu "adepto de bongusta kaj sana vivo" devas bone vidi, aŭdi, ke la vento ne blovu el fenestro, ke matenmanĝo ne estu malvarma, ke... Jes, ke vi estu vestata en belaspekta robo, kaj desegnu sur la tabulo per koloraj kretetoj belajn bildetojn...

"Oni ne povas plaĉi al ĉiuj" diros vi. Komence ni penu plaĉi almenaŭ al iu ajn, kiu ne similas al vi. Kaj al la ceteraj helpos iliaj... najbaroj ĉe la lernejtablo!

"Mi ne sidos kun li!" Nu jen: vi, plenaĝa kaj saĝa, volis kiel pli bonos, sed via lernanto estas malobeema kaj obstina ne volas transsidiĝi al tiu ulo.

Eble, entute neniu volas sidi kun ĉi tiu infano, aŭ eble, oni timas ricevi problemojn de aliulo, anstataŭ helpon? La lernejtabla najbaro estas la ĉefa helpanto kaj ŝatanto de ĉiuj viaj lernaj heroaĵoj (kaj eĉ ne nur lernaj) kia li estas? Antaŭ ĉio li devas kompreni vian lingvon, kaj vi lian; li devas scipovi helpi vin, subteni dum malfacila situacio kaj ... ne trofari, se vi iukaŭze malsukcesas. Do: LA EBLECO DE KUNA KREADO, senkondiĉa SUBTENO kaj ... "ne piedpremu la FAVORATAN KALON!"

Mia multjaraj observaĵoj atestas, ke la plej produktivaj kaj daŭraj "najbaraĵoj" estas la rilatoj de kunaferado kaj neplena dualeco [Tabelo 1], kiel stimuliloj de lernado (tute ne kompletigo, kiel oni povus atendi). Ili okupas ĉirkaŭ 30%, kiuj estas ne malgranda parto el 16 variantoj de rilatoj! La restaj rilatoj, kvazaŭ fermentiloj, vagadas en la klasejo, ŝanĝiĝas, sed longe ne ekzistas. (Oni devas rimarki en ĉi tiu kazo, ke ekde la 9-a aŭ 10-a klaso, t.e. ekde 14-16-jara aĝo, adoleskuloj pli kaj pli pensadas pri sia estonteco, kaj komencas pli serioze trakti lernadon; tiam ili elektas najbaron ĉe lernejtablo ne nur por kuna amuzado kaj ripozo tiuokaze dualeco estus tre trafa, sed ankaŭ por produktiva lernado).

Forgesu dume pri la lernado antaŭe estas vesperfesteno. Babili, danci kune, fumi kaŝe, simple elkuri en la straton "malvarmiĝi" - hej, "kunaferuloj", kie vi estas? Jen novaj duonoj establiĝis. Ĉi tie estas grave, ke via kunparolanto ne stresu viajn grizajn ĉelojn" per sia naiva babilado; li estas apude, sed "ne premas", ne malhelpas gaji, ĉu vi rekonas la iluziecon?

Ni denove analizu la statistikon de la situacio "kiu venas kun mi al vesperfesteno?" ni ricevos la samajn cifrojn (denove dominas ne dualoj tiuj kutime "fermiĝas" en malvasta rondo, sed dum vesperfesteno oni volas komunikiĝi kun ĉiuj) .

Do nun rezultkalkulos la statistikon de la temo "mirinda lerneja amikeco..." Finfine dominas la rilatoj de kompletigo (dualeco) [Tabelo 1]! La duan lokon okupas (jen surprizo!) la rilato de kvazaŭidenteco. Jes! Povraj lernantoj havas multajn ankoraŭ nesolvitajn problemojn, pri kiuj ili volonte "plorados" unu al la alia. La trian lokon okupas la rilato de kontrasto, aŭ "kontraŭ kiu ni hodiaŭ amikas?"


Tamen ni denove rakontu pri niaj eternaj 45 minutoj. Vi estas pedagogo, kaj vi demandis la klason pri la lernata temo. Tuj leviĝis arbaro de manoj vi jam povas aljuĝi poentojn.

"Kiel?" vi miros "Sed ja neniu ankoraŭ respondis?" Bonvolu ne maltrankviliĝi vi mem scias la respondon. Nun via tasko estas plenumi atendojn de la lernantoj.

Jen levas manon, iomete balanciĝante sur la seĝo, nia "eterna pensanto". Li indiferentas pri via demando kaj via poento ne ili, sed vi mem lin interesas. Li volas disputadi pri teknikaj novaĵoj aŭ fundamentoj de la monda strukturo (Serĉulo).

Kaj kies jen estas penetranta rigardo? Kies firma mano? (Ne timu, ja vi estas pedagogo, neniu vin ankoraŭ ne "senkronigis"... Tamen vi dubas!) Ŝi certas pri ŝia rajto por estrado! Provu diveni, kiun poenton jam pense aljuĝis al si via memstara lernantino. Vi ne divenis... Eh vi! Nun ektondros tempesto... (Politikulo)

Eta observaĵo: en mia klaso du unuaj levitaj manoj konstante apartenas al Serĉulo kaj Politikulo.

Jen unu forta mano plu kaj kurbeta rideto de veramanto. Kiel li amasigas faktojn! Ĉiu frazo estas gravega. Bonvolu esti ĝusta kaj certa en viaj argumentoj oni pritaksos. Tamen via malfirmeco ne estos pardonata (Militulo).

"Ĉu vi respondos, aŭ turnados la kapon de unu flanko al la alia?" "Nu, bonvolu aljuĝi poenton ju pli bonan, des pli bone! mi sekvafoje nepre estos diligenta kaj saĝa! Mi devas respondi? Sed kion vi volas aŭdi?.." (Psikologulo).

Brave, pedagogo! Via hipotezo estis vera. Nun demandu la duan demandon. Preparu vin al daŭra kunparolado, poentoj estos poste, eble eĉ ne hodiaŭ, eble la kunparolado plidaŭros dum kelkaj sekvaj lecionoj...

"Junulo, ĉu vi komprenis esencon de la problemo? Ĉu vi volas klarigi viajn opiniojn al la popolo en ĝia lingvo? Do mi ne malhelpos..." (Mentorulo. El miaj observoj: Mentorulo, kompreninte la demandon, turnas sin al la klaso kaj komencas respondi al ĉiuj, tamen ne toleras dialogon, nur monologon. Unu okazo el praktiko: klaso ne komprenis pedagogon kaj petis Mentorulon ekspliki la temon "en nia propra lingvo").

"Junulino! Kombu sin poste! Ah, vi jam decidis respondi..." (Kia esprimriĉeco! Ŝi tiel strebas al la lumo en la fino de tunelo de siaj rezonadoj...) "Bonege!" (Bonvivulo).

"Jes, certe mi vidas, vi jam longe levis la manon. Certe ni kunparolu, certege kiel du saĝuloj. Kiel du saĝaj inter la egalaj". (Senlaca intelektulo!). Kial skribi per la kreto sur la tabulo estas nemoderne? Ah, vi bezonas komputilon... Kaj ke ĉio sur la ekrano movadu, brilu kaj bruadu? (se vi irus cirkon!) Certe ni faros do jam estas la dudek-unua jarcento... (Entreprenulo).

"Kaj vi kial faltigas vian frunton? Kio estas neŝpara!? Vi ne devas ĉi tie instruaĉi aliulojn por ĉi tiu tasko estas mi! Ah, solvo de ĉi tiu problemo ne donas ŝparan rezulton... Prenu kalkulilon kaj ekkalkulu praktikan utilecon de sciencaj eltrovoj: ĉu vi konvinkiĝis?" (Administrulo. Antaŭ ol li konvinkiĝis pri laŭceleco de agoj faros nenion).

La tria demando... Jam sonoras? Tio devis okazi!

Tamen por la tria demando estos malpli multe da levataj manoj. Preparu vin nun vi devos diveni la deziron respondi laŭ okuloj (jen estas tempo respondi por introvertuloj).

Do okuloj... Jen tie, ĉe la tria tablo, ilia posedantino "boradis" vin dum ĉiu leciono. Vi ekrigardu en la okulojn, poste en la kajero. Skuante! Kiel en apoteko. Ne, la apoteka ordo estas eĉ nekomparebla! Pedagogo pli atente enlegiĝu pri ĉiu komo, jes pli rigore! Ja vi volas bonon por ŝi... (Inspektulo. El miaj observaĵoj: oni indas kontroli Inspektulon, ĉar se li komprenas, ke li rajtas ne fari ion neniam faros).

Junulo, ĉu vi malfartas, ĉu ne satdormis? Mi ne volas vin ofendi, nur maltrankviliĝas pri via sano. Por kio estas la sano, vi diras? Kion vi diris pri matematikistinoj? Vi ne konsentas kun la koncepto de Kovalevskaja? Via estas pli proksima al la Vero? Ekspliku ĝin al ni. Ĉu kvin paperfolioj sufiĉos al vi? Ne? (Justigulo).

Kaj vi? Volas silentadi, kiel kutime?! Ne volas paroli? Pedagogo, trankviliĝu. Lia rideto estas tute ne malsaĝa. Neniu opinias vin esti nekompetenta. Kial entute estas viaj demandoj, kies respondoj estas delonge konataj... Tutegale post iuj kvin bilionoj da jaroj la Suno elĉerpos sian rezervon da energio, kaj tiam ni ĉiuj estiĝos... Sufiĉe! Sekva demando! (Kritikulo).

Kial vi bezonas ĝin, pedagogo? Kial finiĝos la "mirindaj lernejaj jaroj", vin adoranta lernantino tutegale rememoros siajn la unuan kaj la lastan sonorilojn, kiel vi unuafoje enpaŝis en la klason, ekrigardis al ŝi, kuraĝigis, pritaksis ŝiajn meritojn kaj demonstris vian pritakson... Ŝi tiel volas esti amata de ĉiuj, sed vi demandas... (Perulo).

Ĉu vi iam vidis enciklopedion, mankopiitan dum nur unu nokto? Ĉu paĝeto sur aparta paperfolieto, ĉiu paperfolieto en aparta poŝo de la jaketo, kaj kia jaketo!... Pedagogo, pri kio vi pensas ŝi estas nur via lernantino, sed ne... Nun imagu, ke ŝi memoras almenaŭ la centonon... Brave, marĉandado ĉi tie ne taŭgas! (Aliokaze ŝi sekvafoje mankopios tion, kio apenaŭ plaĉos al vi.) (Gardulo. El miaj observaĵoj: ili ne mezuras siajn bonfarojn, dume ili bonsentas pri iu ajn ulo; kiam ili malbonsentas ĉio okazas tute kontraŭe. Oni devas pritaksi ilin.)

"Vi volas respondi? Jam skribis ĉion en via kajero? Eĉ la ĉefpenson substrekis per ruĝa krajono, kaj aliajn pensojn per la verda? Kaj eĉ markis erarojn en la kajero de via najbaro per ruĝa krajono? Kaj kiu respondos la najbaro? Respondu, najbaro!" (Majstrulo. El miaj observoj: Majstrulinoj ĉiam havas tre belajn, artece dekoratajn konspektojn. Junulinoj kutimas observi la najbaron, precipe se tiu estas de la mala sekso. Iufoje mi intence translokigis nesukcesulon al junulino-Majstrulino, kaj tio donis efikajn rezultojn).

"Kio? Bonvolu paroli pli laŭte!" Pedagogo! Ne ronĝu sin vane. Tutegale lia dirado estas malnova kiel la mondo mem. Li dediĉis al ĝi ĉiun antaxan vesperon, skribis, meditis, rezonis... Kaj li, certege, jam pardonis vin pro via malsaĝa demando, kaj pro via malatento al liaj diroj kaj profundaj pensoj, kiu kaŝiĝas en li, kaj vian malafablan ekkrion "Pli laŭte!" Kaj eĉ la poenton, kiun vi aljuĝos al li kaj ĉion, kion vi ne faris, sed nepre faros al li... Kaj la sonorilon, kiu interrompis liajn vortojn... (Konfesprenulo).

Ja kvardek kvin minutoj finiĝis, mondaj problemoj estas solvitaj, ĉiuj ŝajnas kontentaj. Antaŭe estas la longe atendita aero de strato.

Tamen iu ĉe la kvara lernejtablo sub la fenestro simple estadis sur la strato la tutan lecionon. Ah, pedagogo! Vi ne rimarkis... Do vi nun neniam ekscios, kiel odoras pluveroj, kiel paseroj salutas Sunon, kiel vagadantaj hundetoj atendas en la strato siajn amikojn-lernantojn... Sed bonvolu ne ĉagreniĝi: jen pasos dek-dekkvin jaroj, kaj grajnoj de via saĝo naskos en lia animo admirindajn ĝermojn... (Lirikulo).