Portretoj

Don Kiĥot, Serĉulo

Intuiciema-logikiva ekstravertulo
(malracia)

Don Quichotte [Don Kiĥot] - heroo de libro
de hispana verkisto Miguél Cervantes.

1. Gruo en la ĉielo. Li perfekte vidas perspektivojn kaj eblecojn. Jam plenumitaj aĵoj ĉiam ŝajnas al li tro malgravaj kompare al malkovrantaj perspektivoj, kiujn eblas nek refuti nek elĉerpi. Sciencan laboron li emas prokrasti publikigi, opinie ke la plej gravaj rezultoj estas ankoraŭ malkovrotaj. Li vivas por la Estonteco - manko de rekonita prestiĝo lin ne ĉagrenas ĝis iama tempo. Li okupas sin pri tio, kio estas interesa, kvankam ne nepre profitdona.

2. Ŝargo. Ĉiam li bezonas emocian vervon, entuziasmon. Por tio li bezonas senhaltan "ŝargon" de sensoj kaj emocioj. Li ne kapablas plenumi tiun "ŝargon" memstare, tial li tre dependas de sia ĉirkaŭaĵo. Se lia dualo (Perulo), kiu povas nutri lin per impresoj, pozitivaj emocioj, ne estas apude - li perdas humoron, laborkapablecon kaj guston pri la vivo. Iufoje anstataŭ unu dualo (Perulo) li kontaktas kun multaj kompanioj, iĝas aktiva publika aganto, kreas klubojn aŭ sciencajn skolojn.

3. Ĉefo. Bona organizanto, ĉar li vidas potencajn eblecojn de homoj kaj situacioj. Tamen li bezonas pravigon de sia potenco - krizan situacion, kiam neniu alia povas helpi elekton de la plej gvideblaj, subtenon desupre. Li komencas ekde la analizo de interesoj de siaj subuloj, penas fari ĉion por ili kaj nur poste postulas.

4. Servanto. Lia dependeco de emocia influo de aliaj homoj riveliĝas kiel ekstrema cedemeco, kiam oni temas pri bagateloj kaj ĉiutageco. Des pli, ke sian atenton, fariĝintan pli libera dank' al tio, li povas redirekti al sia ŝatokupo - konscio de la esenco de aĵoj kaj fenomenoj. Li ne dividas la homaron je "siaj" kaj fremdaj, sed penas esti egale utila por ĉiuj.

5. Nedistingemo pri sentoj. Li kredas, ke ĉiuj homoj estas bonkoraj kaj ĉiuj ili ŝatas unuj la aliajn. Li aspektas tre ridinda, kiam oni postulas iniciaton pri sentoj - li malbone komprenas sentimentojn.

6. Danĝero. Akraj sentoj ŝargas lin same kiel bonkoraj emocioj de ĉirkaŭuloj. Ju pli estas emocioj kaj paniko ĉirkaŭe, des pli aktiviĝas kaj certiĝas li. Oni ne povas timigi lin - tio rezultiĝas en la malo. Li emas preni respondecon en krizaj situacioj - tamen en pacaj, trankvilaj kondiĉoj li perdas certecon pri sia rajto okupi respondecajn postenojn, ne toleras konkurencon kaj foriras.

7. Libero de komunikado. Li ŝatas familiaraĵon, tamen li ne iniciatas pri tio, atendante tion de aliuloj.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Djuma (Perulo) (sensema-etikiva introvertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Eble mi ne estas tiel rezonema (saĝa), ne tiel bone scipovas logike pensi, tamen mi bone scipovas komunikiĝi kun aliuloj

IEE

Mi ne estas tiel revema, sed estas ege pli praktikema; se mi bezonas ion - mi obtenos

SLE

Mi estas malpli societema, sed ne tiel hastas en miaj juĝoj, pli ordema kaj antaŭzorgema

ILI

Mi pli bone scipovas plani miajn aferojn, estas malpli impulsiĝema kaj pli ordema

LII

Mi posedas pli-malppli samtie vastajn sciojn, havas similajn problemjn pri hejma ĉiutagaĵo, sed mi estas pli entreprenema, pli facile elektas la bezonatan kaj rifuzas la nebezonatan

LIE

Mi pli bone spertkomprenas pri homoj, pli respektas tradiciojn

EIE

Mi estas pli ordema, atenta pri datalaĵoj, pli vigla

LSE

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj