Portretoj

Dostojevskij, Konfesprenulo

Etikema-intuiciiva introvertulo
(racia)

Fedor [Fjodor] Dostojevskij - rusa verkisto ("Krimo kaj puno", "Demonoj", "Idioto").

1. Ulo de trankvila, kaŝa rigardo, nerimarkebla maro de sentimentoj. La mondo de liaj sentoj estas tiel fajna kaj riĉa, ke oni ne bezonas pruvi amon vorte: li rimarkas senvorte, kiu kiun kaj kiel amas, kiu bezonas aŭ malbezonas kiun. Lia la plej valora talento estas scipovo adaptiĝi al emocioj de aliulo, kunsenti, malstreĉigi, trankviligi.

2. Li estas kutime trankvila kaj amikema ulo, kiu en kompanio ofte silentas kaj spektas, sed inter proksimaj konatuloj - agas male. Oni ne povas nomi lin tro sinĝena, ĉar li perfekte rimarkas, kiel aliaj rilatas al li kaj scias, kiel plibonigi tiun rilaton. Li penas subordigi aliulojn al sia kompreno de etiko kaj maletiko. Tamen li neniam entrudas siajn emociojn al aliuloj, sed sekvas (kuniras), kunsentas emociojn de aliulo. Li demonstras originalan emocian "fadon". Li estas certa, ke aliaj bezonas lin kvieta, trankvila, malemocia. Li volas esti kvazaŭ kompreso, kiun oni povas almeti al siaj vundoj.

3. Se oni petas lin fari ion, li ne scipovas rifuzi. Tial oni lin ofte ekspluatas. Li bezonas la dualon, subiĝante al kiu, li povas eviti la senbezonan. En rilatoj kun homoj liaj interesoj estas limigitaj nur je certa grupo de personoj, sed en la objektiva mondo lin interesas entute ĉio: la plena ĉiovoreco en nivelo de lia intelekto kaj eblecoj. Li ne scipovas taksi kvaliton de sia farita laboro kaj tempon perditan pro tio. Ne povas kompreni, kio estas bagatelo kaj kio estas grava. Li scias, kion eblas fari sed ne scias, kion indas fari. Li ne povas mallabori kiam ĉiuj laboras, kaj li daŭrigas laboron pli, kiam ĉiuj ĉesas labori. Li ne tre ŝatas, kiam unu laboro estas ankoraŭ ne finita kaj oni komisias jam la alian.

4. Li estas kritikema pri sia belaspekto, volo, vigleco. Malaprobado de ili vundas lin, sed komplimentojn pri la samo li ne pridubas nur se oni diras komplimentojn persone, mildtone, senemfaze. Li bezonas silentan aŭ nelaŭtan rekonon. Li ne permesas sin esti neordema.

5. Faro estas la plej bona zorgo. Lia partnero donas al li tiujn agrablajn emociojn, kiujn li bezonas, per lia racieco, logiko, postulemeco, ebleco defendi. Oni devas ne malfruiĝi al rendevuoj, plenumi promesojn, esti ĝentila, zorgema - li ne bezonas pliajn pruvojn de amo aŭ konversaciojn pri ĝi. Se la plej saĝa partnero eksponas sian opinion forme de meditado, sed ne kiel koncizaj, kategoriaj formuladoj, do apud li Dostojevskij fartas ĉiam malkontente kaj malfeliĉe. La plej ĉefa lia postulo al partnero estas fideleco. Li ne pardonas malfidelecon.

Via dualo (psikologie kompletiganta tipo): Ŝerlok Holmes (Administrulo) (logikema-sensiva ekstravertulo).

Se vi malkonsentas - ekprovu trovi sin inter la "najbaraj" tipoj:

Kompare al la priskribita tipo mi estas pli praktikema, pli ĵaluza, malpli emas kaŝiĝi

ESI

Mi penas konduti min juste pri aliuloj, sed oni povas opinii ke mi estas tro senanima kaj senemocia

LII

Mi estas pli societema; por mi estas pli facile ofte kvereli ol esti sola

EIE

Se mi ne ŝanĝas konstante situacion ĉirkaŭe, mi mortos kaŭze de enuo

IEE

Kompare al la priskribita tipo, al mi estas pli facile partiĝi kun ĉirkaŭuloj per miaj problemoj, direkti ilian humoron

IEI

Mi ŝatas ĝui vivon; tio estas pli bone ol "prifosi en sia animo"

SEI

Mi sobre pritaksas cirkonstancojn kaj eblajn malagrablaĵojn, kaj penas anticipe adaptiĝi al ili

ILI

ßíäåêñ öèòèðîâàíèÿ

Portretoj